Job 31

1Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon. 2Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj? 3Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj? 4Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn? 5Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo? 6Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco. 7Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo: 8Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu. 9Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko: 10Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi. 11Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj. 12Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus. 13Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi? 14Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus? 15Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin. 16Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino? 17Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo? 18Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. 19Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro, 20Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj? 21Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi, 22En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano. 23Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni. 24Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido? 25Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris? 26Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan, 27Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano? 28Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto. 29Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono? 30Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo. 31Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno! 32Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj. 33Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn? 34En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon. 35Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, 36Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon, 37Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo. 38Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris, 39Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj: 40Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.

Copyright information for Esperanto